Corpus hermeticum

Corpus hermeticum
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hermeso Trismegisto
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro hermetikismo
vdr
Frontispico de eldono de 1643.

La Corpus hermeticum (latina sintagmo. Eldiru: Korpus hermetikum) estas kolekto da antikvaj tekstoj kiu reprezentis en la antikvaj epokoj la fonton inspiran de la hermetika penso, kaj enorme influis novplatonisman renesancan kulturon, aparte en Italio.

Antikve la “Corpus” estis juĝata pli antikvaj eĉ ol la moseaj libroj de la Biblio, kaj verko de la mita egipta Hermeso Trismegisto (“tri foje grandega”) kiu priskribante la egiptan dion Toton[1], fakte ŝajnas ripeti la eventojn de la Genezo; kaj estis, foje, interpretita kiel antaŭanonco de Kristanismo, kies religia revelacio iamaniere aperus tie koncentrita. Marsilio Ficino kun, parte, Johano Piko de la Mirandolo, indikis Orfeon, Pitagoron kaj Platonon kiel la plej malfruaj reprezentantoj de la antikva doktrino entenata en la “Corpus”.

Hermeso Trismegisto sur mozaiko (katedralo de Sieno).

La manuskripta teksto kiel aperas hodiaŭ estas datebla je la jaro 1050 ĉirkaŭ, periodo en kiu ĝi estis kolektita kaj redaktita de Mikaelo Psellos, eminenta bizanca studulo, instruisto pri filozofio, historiisto, teologo kaj ŝtata funkciulo. Mikaelo Psellos eble forigis elementojn strikte magiajn kaj alkemiajn, igante la Corpus pli akcepta ĉe la Ortodoksa Eklezio.

La informo pri ekzisto de la teksto atingis, eble, Okcidenton, kune kun tiu pri aliaj antikvaj tekstoj ankoraŭ nekonataj aŭ perdiĝintaj kiel la Timeo de Platono, okaze de la Koncilio de Florenco kiu devintus sani la Orientan Skismon, okazinta en la Florenco de Kosimo de Mediĉo en 1438. La bizanca imperiestro, Johano la 8-a Paleologo kaj patriarko de Konstantinopolo, Genadio la 2-a alvenis fakte Italion akompanataj de 650 sekvuloj inter spertuloj, erudiciuloj kaj ekleziuloj, kiuj estis por la humanistoj fontoj de kultura nektaro.

En 1460, Kosimo sukcesis akiri originan kopion de la Corpus apartenintan al Mikaelo Psellos, datitan 11-a jarcento pere de itala monaĥo Leonardo el Pistojo kiu ĝin estis malkovrinta ne multe antaŭe en Makedonio. Kozimo ordonis al Marsilio Ficino interrompi la latinigon, eble, de la platona timeo por tuj koncentriĝi sur la latinigon de la Corpus. Marsilio Ficino finis tiun taskon en la aprilo de 1463.[2]

  1. La dio Toto estas prezentata kiel donanto de informoj pli alkemio kaj aliaj “saĝoj”.
  2. Pro la plenumo de tiu traduko, Marsilio Ficino ricevis, kompense, vilaon en Careggi.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search